Senatus Populusque Romanus in altro mundo
Placo de Esperanto - Ducissa Angelica Misao Amano Amandus URL
2025/12/10 (Wed) 23:20:53
https://discord.com/channels/1448308506079006844/1448308506892566550
> Decembro 2025
La oka fronto
Laŭtlegado de la artikolo
de Benoît BRÉVILLE
Israelo perdis la simpation de la usona publika opinio. Konscia pri tiu danĝero, la ĉefministro Benjamin Netanjahu anoncis la malfermon de "oka fronto" (1), "batalo por la vero", por reakiri la korojn kaj la mensojn. Telavivo neniam neglektis tiun terenon, tamen ĝiaj klopodoj celis precipe tradiciajn amaskomunikilojn. Sed, kiel klarigis S-ro Netanjahu dum renkontiĝo kun usonaj influistoj en Novjorko la 26-an de septembro, "ŝanĝiĝas la armiloj laŭ la tempo. Nuntempe la plej gravaj estas la sociaj retoj".
Tute ne preteratentitaj de cenzurado, la retejoj Instagram, TikTok, X, Facebook aŭ YouTube tamen cirkuligis milojn da mesaĝoj kaj videaĵoj malkongruaj kun la oficiala rakonto. Sendependaj ĵurnalistoj, atestoj de palestinanoj, fotoj de vundegitaj korpoj : kiam la civitanoj alimaniere informiĝas, ili pli malfacile englutas ĉiujn permesitaĵojn de "la rajto israela sindefendi".
Telavivo decidis reakiri regadon en tiuj aferoj. Ĝi taskis al la societo Clock Tower X la superŝutadon en la usonajn sociajn retojn de enhavoj "adaptitaj por la Z-generacio" (2). Tiu agentejo devas ankaŭ krei miriadojn da paĝoj en Interreto por influi la respondojn de ChatGPT aŭ Grok. Influistoj pagataj per ĝis 7000 dolaroj por ĉiu publikitaĵo, kompletas la operacon.